«Revo PLUS» Ĉapitro la deknaŭa.
La krea ago. (Parto 1)
«Vi estas partoprenanto de parado da ŝanĝoj. Dum ĝi oni povas direkti orkestron kaj povas forigi rubon post partoprenantoj de la festo.
Vi mem faras elekton»
Ĝon Harrington
Neunufoje estinte en muzeoj, vizitinte kelkaj parkojn, templojn kaj komercajn centrojn, esplorinte amason da monumentoj, konatiĝinte kun admirindaj reprezentantoj de flaŭro kaj faŭno, kaj, ekvidinte multon da arkitekturaj kreaĵoj, ni jam havis eksplicitan komprenon pri tio, kio estas Sankt-Peterburgo. Por pleno de la pentraĵo mankis nur tuŝo al iu ajn krea ago. Elektinte inter kelkaj variantoj, ni interkonsentis pri cirko.
La Grandan Sankt-Peterburgan Ŝtatan cirkon, situantan sur la kajo de la rivero Fontanka, oni fondis je 1877-a jaro per reprezentanto de italia dinastio de cirkartistoj, per la rajdisto kaj la dresisto de ĉevaloj — Gaetano Ĉinizelli.
Iras la legendo ke filino de Ĉinizelli helpis persvadi imperiestron disponigi al ŝia patro lokon en la ĝusta centro de la urbo por konstruado de nova domo, kiu poste fariĝis la unua ŝtona neportebla cirko en Rusia Imperio.
Post la morto de sia fondinto, je 1881-a jaro la cirko transiris en posedon de lia edzino Vilgelmina Ginne, kiu forpasis post 5 jaroj, cedante la postenon de estro de la cirko al sia filo — Sĉipione. Kaj nur post paso de 20 jaroj la cirko transiris en la statuson de la ŝtata institucio, daŭriganta ĝojigi loĝantojn kaj vizitantojn de la urbo per sia lukso kaj pompaj programoj ĝis nuna tago.
La ideon viziti la Sankt-Peterburgan cirkon mi persone perceptis iomete indiferente. Mia aĝo estis 9 jaroj kiam mi je la unua kaj la lasta fojo estis en aŭtentika cirko. De tiaj malproksimaj kaj memorindaj tempoj mi konservis koloran fotografaĵon kun ĉarma simieto, kiu estis farita je aparta pago en la fojero de la Irkutska Ŝtata cirko, kaj restis kelkaj tre nemalbonaj rememoroj pri la ĝusta programo, kiu ŝajne iĝis rimarkebla per nenia eksterordinaraĵo.
Mi memoras ke en la areno de Irkutska Ŝtata cirko estis klaŭnoj kaj aeraj gimnastoj, dresita urso ne ekvolonta plenumi komandojn de sia dresisto, estis amuzaj pudeloj, kelkaj cevaloj kaj iluziisto vestita en nigra. Tiam je mia 9 jaroj al mi tre plaĉis la cirka spektaĵo kaj poste mi ofte rememoris ĝin. Sed ekaŭdinte la proponon de la panjo viziti la cirkon sur Fontanka, mi ial pensis ke nun en tio ne estis okazonta tia infana ĝojo kaj ravo. Sed mi denove profunde malpravis!
Nin atendis neverŝajne kolorriĉa spektaklo de la Reĝa cirko de Gija Eradze «Baronetoj».
Adis malgranda Sankt-Peterburga pluveto kiam ni je fiksita tempo alveturis al la konstruaĵo de la cirko, kiu famas per sia lukso: frambkolora veluro, oro kaj speguloj.
Ĉe la enirejo jam akumuliĝis spektontoj, kiuj estis pretaj mergi sin en mondon de cirka arto, kaj la fojeron superplenigis antaŭgusto de io mirinda.
Ŝanĝinte niajn elektronikajn biletojn en kaso, ni intervidiĝis kun administristo, kaj, ricevinte specialan lokon por rulseĝo en la unua vico, ni komencis atendi la komencon.
La halo rapide pleniĝis per homoj kaj post kelkaj minutoj estingiĝis lumo. El obskuro sur la grandan arenon en lumo de diverskoloraj fajroj malrapide komencis aperi kaj viviĝi sekva Sankt-Peterburga fabelo…
Hela, diverskolora, buntanta per farboj kaj elpensitaj roluloj la spektaĵo ekkaptis nian atenton ekde la unuaj sekundoj, okupante konscion per agrabla miro kaj per nekoruptebla admiro.
Mi tre maltrankviliĝis ke fizike mi ne estis povonta elteni — sidonte en unu pozicio de la korpo — dum tuta programo, sed tio, kion mi ekvidis, okazis tiom atentokapta vidaĵo, do je ia momento scivolemo superpezis ĉiujn dolorajn sensojn, kaj la trihora programo kun dudekminuta interakto (en kiu mi povis iom ripozi, kuŝinte sur malgranda bankedo en fojero) traflugis impete rapide, glate transfluante el unu fascinanta ago en alian.
Gajaj, buntaj klaŭnoj, histrionoj sur stilzoj, bufonoj sur velocipedoj, viviĝintaj, pitoreskaj pupoj, aeraj gimnastoj rakontantaj romantikan historion per lingvo de siaj korpoj, atrakcio en cigana stilo kun neverŝajne afablaj ursoj, hulringo sut spegula globo, artrajdado sur kameloj — aŭtentika noto de la oriento kompletigita per graciaj aspektoj de artistinoj de baleto, fortmuskolaj akrobatoj, ĵonglistoj kaj abundo da tre diversaj dresitaj bestoj kaj birdoj…
Kaj tuta tiu kalejdoskopo en rafinita supermoderna dezajno de lumo kaj muziko, elegante garnita per konsternaj kostumoj, kvazaŭ ĵus elveninta el-sub la mano de iu fama majstro — ŝatanto de neripeteblaj aspektoj, brilantaj fadenoj, glimantaj strasoj, elegantaj plumoj kaj la alia diverseco de koloroj kaj formoj. Senfina parado de vera homa talento kaj majstreco.
Krom estetika ĝuo, porcion de kiu, mi pensas, ricevis ĉiu spektanto, post ĉiu el trukoj oni vidis superan al la kutimaj fortoj, multtagan laboron de artistoj, enscenigistoj, kostumistoj kaj ĉiu el tiuj personoj, kiuj kreis la nekredeble kolorriĉan prezentadon, kiu malavare salutis siajn spektantojn.
Malsimple eĉ diri, kiu el programeroj al mi plej plaĉis, ĉar ĉiu akto sur la areno kaj sub kupolo de cirko havis sian magian influon, kiun malfacile oni povas priskribi.
Daŭrigo sekvos…


