27-a junio 2023 Julianna Ko edziniĝis kun Nikita Petuĥov.
Nun ŝi fariĝis Julianna Ko-Petuĥova!
https://ibb.co/2y99hyr
https://ibb.co/5BpBqg5
https://ibb.co/4KCCrCg
https://ibb.co/G0hKB5n
https://ibb.co/LRFD45R
Please, make sure that you read our Forum Guidelines.
You can use any username that you like when you join duome forum, yet it's better if you use your existing Duolingo username to unlock some extra features and avoid confusion while troubleshooting; in any case it's advised that you choose a different password for the forum.
~ Duome Team
27-a junio 2023 Julianna Ko edziniĝis kun Nikita Petuĥov.
Nun ŝi fariĝis Julianna Ko-Petuĥova!
https://ibb.co/2y99hyr
https://ibb.co/5BpBqg5
https://ibb.co/4KCCrCg
https://ibb.co/G0hKB5n
https://ibb.co/LRFD45R
Tro malica
Mi tuta estas el metalo inkandeska
Por oni eble teni min en man' malsimple.
Kiam fariĝis tia — ĉiu ne komprenos
Kaj jam ne eblas scii eĉ kaŭze de kio…
Ĉirkaŭ mi post nur un' sekundo bolas akvo.
Kaj trans cent mejloj oni sensas mian ardon.
Do miras homoj forirantaj en lontanon
Ja estas mi por ili fajra mirindaĵo.
Mi tuta brulas… Mian ardon on' ne kaŝos
Kaj ĝi absorbos baldaŭ do tutan planedon…
Neniel ci ektuŝos min per cia mano,
Simila estas mi al suna lumo krede…

Tro malica
Sur rand' de arbaro
En l' kastel' d' silent'
Kaptitino d' Luno
Estas en atend' —
La neĝa princino.
Frost' en ŝiaj sent'
Glacio en l' koro,
Falas griza neĝ'…
Ĝi mallaŭte giras…
En l' ĉambroj malplen'.
Morne ombroj iras
Kun malklaraj strek',
Ne saviĝi d' ili
Ĉar ne bruas vent'
Per arbaj folioj,
Ŝi sopiras tre.
Sole triste vivi
En etern' d' kviet'.
Ŝi parolas tra brum'
Ja kun Luno mem,
Kies rigard' trankvila
De ĉiela alt',
Ŝi indiferente
Lumigas arbar'.
Ne rimarkos triston
Lun' en la palac'.
Pensoj, sonĝoj kriptaj
Pasas tag' post tag'.
Unu el l' fantomoj
Estas la princin'.
Sur rand' de la forsto
Fadis mond' por ĉiam.

Tro malica
Septembro plurkolora, hela,
Ja favorato de poetoj,
Gardanto de diversaj sentoj
Pentristo de pitoreskejoj —
Li venis! Lin atendis homoj
La lacaj per somera ardo.
Kaj tondro salve de kanonoj
Tuj honorigis la monaton!
La tonro al ĉiu proklamis
Ke tempas por aŭtunaj blusoj!
Restis lojala al la pakto,
Li sunan tempon diminuis!
Pluvoj kaj fulmoj do komplete,
Krepusko ke pli frue ankoraŭ…
Al la spektaklo sen bileto
Enlasas oni ja sen trompo.
Septembro plenas ja da ĉarmo!
Preparis li al ĉiu surprizojn
Al si atenton iom kaptis,
Li haltis sur streta kornico…
Al si postulos li respekton,
Ankoraŭ plu estiman vorton.
Teo kun lakto, mielo, kekso —
Mi estas preta lin renkonti!

Tro malica
«Revo PLUS» Ĉapitro la dekoka.
Forto, pacienco kaj belo!
23-a majo 2024
Revo, se oni donus al ĝi liberon, ĉiam venkus realecon.
Stanisław Lem
Por mi, kiel por persono kiu neniam antaŭe estis en la norda ĉefurbo (Sankt-Peterburgo), la unua afero kiu venis en mian kapon kiam mi aŭdis pri la urbo ĉe la rivero Nevo estis la reĝa Ermitejo (la Muzeo), mirindaj bildoj de la fontanoj de Petergofo kaj la statuoj de la atlantoj, kiujn mi vidis pli ol unufoje en televidilo. Tia estas modesta aro de la ĉefaj asocioj kiuj aperas en mia kapo kaj estas la ĉefa reflekto de mia scio pri Sankt-Peterburgo.
Tial, kiam ni okazis en tiu urbo ŝtopnutrita per vidindaĵoj, ni pli volis ekvidi la samajn lokojn, pri kiu antaŭe ni nur estis aŭdinta kaj kiun de tempo al tempo ni estis vidinta sur bildoj. Do ĝuste al tio estis direktataj niaj fortoj kaj rimedoj poste de nia alveno en la centro de la urbo-revo.
Ni sukcesis, ni dufoje povis viziti la faman por la tuta mondo la Muzeon de l' Ermitejo kaj ankaŭ sen iaj specifaj problemoj kaj komplikecoj ni povis tuŝi nepriskribeblajn belaĵojn de la palaco de Petro la Granda (Petergofo). Tamen la atlantoj, kie estas la samaj famaj atlantoj?
Ni tiel multe promenis laŭ Sankt-Peterburgo, tamen malgraŭ tio ne renkontis tiujn granitajn gigantojn. Kial? Kie ili kaŝas sin? Ĉu efektive ke mi misis ion, kaj tiuj skulptaĵoj ĉeestas en iu alia loko?
Ne, sendube, ne, mi eraris nenion. Simple miaj sciaĵoj estis ne plene ekzaktaj. Tio okazis ke la granitaj atlantoj gardas ne ĝuste l' Ermitejo, kiel mi pensis pli frue, sed ili protektas kvieton de la alia konstruaĵo, hovanta la nomo «la Nova Ermitejo».
La jena domo estas konstrukciita je 1852-a jaro per la germana arkitekto Leo von Klenze laŭ la edikto de la imperiestro Nikolao la Unua, kiam la tuta diversspeca kaj valorega kolekto de la Muzeo estis kreskinta ĝis tia amplekso, ke ĝi ĉesis enspaciĝi en la imperiestra rezidejo. Kaj ĝuste tiam la domo ricevis novan konforman nomon «la Nova Ermitejo».
Oni masonis ĝin dum longaj dek jaroj. Tamen spite al la daŭro de sia konstruado, tiu ĉi multekosta domo diversis per nenio neordinara antaŭ la aliaj konstruaĵoj de la urbo, se ne konsideri la portikon de la perono, kiu estas ĉe Miliona strato. Tie do embuskiĝis tiuj samaj atlantoj – la delonga ideo de la germana arkitekto.
Oni diras ke al tiu ĉi verko lin inspiris la giganta statuo de la atlanto konserviĝa de la helena templo de Zeŭso la Olimpa. Antikvaj mitoj fabeladas pri alte evoluinta civilizacio de la gigantoj kiuj loĝis sur Tero kaj post kelka tempo ili obeis homan rason. Laŭdire pro memoro de tiu elstara venko antikvaj helenoj kreadis skulptaĵojn de la gigantaj atlantoj apogantaj per si palacojn kaj templojn. La similan ideon provis realigi ankaŭ la arĥitekto Leo von Klenze donaconte al Sankt-Peterburgo ankoraŭ unu ekstravagancan vidindaĵon.
Ni estis eksciinta la situon de la fama atlantoj kaj direktis nin al Miliona strato kaj finfine per niaj propraj okuloj ni ekvidis la samajn harkovritajn je mitoj kaj legendoj granitajn ĝemelojn-gigantojn kiuj estas personigo de beleco, forto kaj pacienco pri pezaĵo.
La kvinmetraj granitaj gigantoj virece metinte al si la balkonojn de la muzeo aspektis kiel monumentaj simboloj de tio ke en vivo ne estas io neebla. Ĉi tie ĉe ties piedestaloj ne simile kiel ĉe iu ajn alia loko mi sentis la saman miraklon nome de «Mia vojaĝo en Sankt-Peterburgon». La sama vojaĝo kiu ŝajnis malebla, ĝi estis neimagebla kaj postlima sed ĝi efektiviĝis! Mi spektis ĉion pri kio mi estis revinta. Kaj eĉ pli. Mi tuŝis ĉiujn gravajn imagojn kiuj aperadis en mian kapon post la vorto «Sankt-Peterburgo». Mi dividis tiun ĉi ĝuon, tiun ĉi fabelan historion kun la plej karaj al mi homoj iomete malfermante la pordon por novaj revoj, novaj ideoj kaj celoj.
La atlantoj staris rekte antaŭ ni tiel fiere kaj majeste ravante nin per sia aspekto. Ili silente rakontis al ni sian jarcentan historion. Ili rigardis de alto simile kiel ili estis observinta dekojn, sentojn, milojn da turistoj antaŭe de ni
kaj kiel ili estis rigardonta poste plu longaj jaroj. Ili estis rekte antaŭ ni – kaj tio ĉi estis mirinda kaj bela!
Tro malica
Falis en flakojn Ĉielo,
Kaj disŝutiĝis je eroj...
Iom malvarmumis Vento,
Li volas punkton finmeti.
Malgajas Pluv' ĝis tagiĝo,
Kunplektas versojn kaj prozon...
Revis pro si ne pri tio
Knabino kun nomo Rozo.
Ŝi volus iom da Suno
Feliĉon... sur polm' iomete
Nur jen denove resume
Per akvo brilas fenestro.
Falis en flakojn Ĉielo,
Je pecoj do disŝutiĝis...
Sentoj denove eksteren –
En la sensencajn liniojn...
Haltinte temp' super mondo,
Subridis pri ŝi acide.
Ŝia loĝejo komforta,
Sed ŝi ne estas feliĉa...
Ĉifone vestaĵojn ŝirinte,
Tra spleno, doloro ŝi breĉos.
Sed ŝi tuŝos Sunon spite.
Helpos pri tio ESPERO.
Kaj KREDO konkorde kun AMO
Se necesas, la manon donos.
Malgraŭ ke Ĉielo falis
Kun tia malagrabla sono,
Lukti pluiĝos honeste
Uzante ĉiujn variantojn.
Ĉielo do revenos reen
Kun obstin' kaj fort' de anlanto!

Tro malica
Nen, ci ne voku reen min.
Mi ĉesis ami cin delonge.
De amo laca, senflugil(a)
Mi ne bezonas tian tokson.
Por ĉiuj disipita ĝi
Nun perdis sian unikecon.
Ne pretas mi por amuziĝ',
Kiu iros nur en banalecon.
Nen, ci ne voku reen min,
Ne diru al mi vortojn belajn.
Ja sonas ili dolĉe tiel —
Ili per falsaj notoj plenas.
Denove ne penetriĝos mi.
Pasis la tempo tro naiva.
Ne kredas mi vortojn de ci.
Antaŭa amo malvarmiĝis.
Nen, ci ne voku reen min,
Ne kuru vane ni laŭ cirklo.
Mistrafe agas ci por mi!
Al ci rilatas mi amike.
Ci scias, mi aprezas cin —
Mi ne komencos nei tion.
Sed ne enlasos en anim(on),
Profundaj vundoj estas tie.
Nen, ci ne voku reen min,
Ci ne malŝparu tempon, fortojn.
Tre improvize provis ci!
Nur min gajigis ciajn vortojn.
Finalo estas tio videbl(e).
Elĉerpis for ni, kio estis.
Malfruis ci sen ia sukces'...
Mi simple ja cin ami ĉesis!..

Tro malica
Printempo frapas ĉe la hejm',
Radi' fenestr-ornamon vundas,
Flagretas gutoj per arĝent'
Kej malrapide plu defluas…
Kaj restas nur humida spur'
De belo tiel neripetebla.
Jam do ne kaŝos sian triumf'…
Printempo… Kaj ne sagos preter…
Ŝi venas ne timante pro
Al ŝi ne estos oni ĝoji.
Ridante kuras-lirlas roj'
Kaj blovas tepideco mola…
Ĉiu gajas pri sunaj radi'.
Ĉiu pretas al tre bonaj sonĝoj
Kaj freŝaj ŝanĝoj en la viv'
Pri io hela, nepre nova…
2007 г.

Tro malica
Mi brodas tiel nekuraĝe
Ornamojn de mia feliĉ'.
Postulis Universo al mi,
Ŝia ukazo pli ol ĉio!
Mi implikante iam eraras
Pri la fadeno de feliĉ'.
Sed krei la sorĉan ornamon
Penadas, provas tiel mi.
Ne scias mi, ĉu io sukcesos?
Temp' paciencas… Tamen ĝis
Kondukas vojoj de tolero
Kaj tiras mano de inspir'!
Humile mi obeas ilin,
Cizelas mi majstrecon pli.
Kaj mi do tuŝas treme vivon,
Enplekti volas sorĉon mi!

Tro malica
Finas nun somer' denove.
Vestis grize sin ĉielo.
Paroladoj estas modaj.
«Kiel flugis la somero…»
Vestos mi sveteron helan,
Por ne estos tiel sopire,
Kaj promenos laŭ ĝardeno —
Mia koro petis tiel.
Mi ne rapidante iros
Sorbi notojn de somero.
Sonas tiel bele ili
Per unika ĉi momento.
2022 г.

Tro malica
Profundan lirikon ne skribas mi…
Profundan lirikon ne skribas mi…
En miaj versoj ĉio simpla estas.
Mi kiel antaŭ spiras nur je ci,
Kaj sentas akre mi problemojn etajn…
Maten(e) mi trinkas kamomilan teon,
Rigardas tra finestr', revas pri maro…
Kreita tiu mondo senintence,
Inter aliaj ne apartiĝante…
Horo post hor', linio post linio
Kuŝiĝas tiel, kiel ili ŝatis.
Tremante mano skribas ilin —
Mi dankas ĝin pro la aŭdaco!
Mi tre ĉielon por ĉi fluo dankas
Kiun donacas mia entuziasmo…
Por helaj kaj samvojaj mirindaĵoj
En unu verso mia eĉ naskataj!
Jes… mi profundan lirikon ne skribas.
Mi ne pretendas rangon de poeto…
Mi metos pecon de anim' en rimojn
Kaj flugu ili… flug(u) laŭ universo!
2025

Tro malica
En silka susuro de flavaj folioj
Én silka súsur' de flavaj foli'
Sonoj aŭdiĝas d' pasinta somero.
Helaj ekbriloj kolore d' sukceno,
Kiel final' de ĝisnuna ĉapitr'.
Kiel antáŭgusto de novaj venk' —
Kaj hela-sangaj grapoloj d' sorbuso,
Suden forfluganta kojno de gruoj,
Suka bukedo de mult-kolorec'.
Kiel invito al nova etap' —
Ĉiel' lazura en flakoj malgrandaj
Bela kunplekto de puntoj miraklaj
En diversec' d' ĉapeletoj kaj ĉap'.
Ankaŭ per sent' de novaĵ'-mirindaĵ'
Temp' nevideble frostiĝos trans mondo.
Aŭtun' drinkigas per eliksir' sorĉa
Vekas en animo interesaĵ'…
Mi aŭdas en ĉio notojn d' inspir',
Naskas aŭtuno por krei deziron!
Per vortoj plenigas mi ringolibron,
Plektas aŭtunan fadenon en rim'…
2020

Tro malica
Vi aŭdas kiel aŭtuno flustras?
Vi aŭdas kiel aŭtuno flustras
Apenaŭ aŭdeble pri io?
Renkont' neatendite ĝusta…
Kaj ĉio tera troa iĝis…
Vi aŭdas kiel aŭtuno flustras,
Kiel penetras en animon?..
Ĉi tiun minuton ne detruos
Vortoj ke tre stereotipaj…
Vi aŭdas kiel aŭtuno flustras
Pri io grava?.. Kaj subite
Tumult' brakumos miajn ŝultrojn.
Feliĉo, Am' kiel vizio…
Vi aŭdas kiel aŭtuno flustras?
Per varm-abundo evidente
Plenita l' vesper' stranga nuna.
Mi ne bezonas ja kvieton…
2011

Tro malica
Mi petas — gard(u) animan lum',
Ci portu ĝin tra sortobatoj.
Malgraŭ eĉ plagoj estas mult',
Ci lumu en ĉia burasko…
Lumu, kiel povas sola ci!
Se eĉ tenebr' penetris ĉien,
Feliĉe brulis pontoj ĉi…
Estas mirakl' lum' de animo!
Ne perdu ci kaj ne esting(u)
Fajreron de esper' por homoj!
Konscie portu, petas mi,
Ci cian lumon, ĉie donu.
En foran, helan mond' ci gvid(u)
Tiujn, kiuj al lum' anime strebas!
Ci estas mag', sorĉist', fakir'!
Eble ci savos la planedon…
Kiam sur limo de malplen'
Frostiĝos temp', dronos en Leto…
Kaj floroj mortos sur planed'.
Mallum' solenos sian venkon…
Donos al ni novan komenc'
Ja sorĉa lum' de cia animo.
Ĝi iĝos simbolo de venk',
La stel', kiu denove brilos!
17.07.2025

Tro malica
Aŭtun' — rufa friponino
Tuta en vestaĵoj novaj
Venis en posedon sian
Kun perfekta bonhumoro!
Ĉiun rigardon ŝi prisorĉis
Per lerteco, ĉarmo sia.
Ŝi prodigis orkoloron
Arogante, artifike!
Ĉiujn per si ŝi fascinis.
Aŭtun' estas vera damo.
Metamorfozante ĉirkaŭ,
Oron, kupron ŝi donacis!
Gracia kiel katino,
Eleganta kaj spitema.
Nove frapas motiv' ŝia
Per pluveto en fenestron.
Aŭtun' — rufa friponino
Turnas per inspira valso!
Ni obeas tre rapide
Ŝiajn artifikojn majstrajn!
2018

Tro malica
Ci — ekbríl' d' intuício
Ke degninta ja rekte d' ĉiel'.
Estas cí ja inspír' de mi —
D' subkonscio stranga procez'.
Estas mia obsedo ci
Ke delong(e) ne okazis kun mi.
Havas mi ja ofert' al ci.
Estu ĉi tiu hor' ci kun mi.
Valoraj estas momentoj tre…
Ĉiu estas je speciala kont'.
Cian indulgon ne petas mi,
Sed humile atendas kun hont'.
Mian revelacion ci
Ne konsideru kiel frenez'.
Ci — ekbríl' d' intuício,
Lum' blindiga ja inter tenebr'.
2015

Tro malica
Mi perfidas ja cin. Mi foriras por ĉiam.
Mi perfidas ja cin. Mi foriras por ĉiam.
Mi okulojn fermante elŝiras la paĝon.
Tagoj da atend' jaren kunfluis rapid(e),
Malheliĝis ĉiuj sentoj, eventoj, vizaĝoj.
Senutil(e) disipinta cent centon da hor'
En tiu longa, sufera, eterna teruro.
Kaj atend' aŭdi ciajn nur parojn da vort'
Gratifiko d' ĉiel'…. Kiel ja mia puno.
Mi ne povas, ne volas… ĉar lacis pro tio…
Mi bezonas liberon, sen ĝi mi pereos.
Pri indulgo sensone kun streĉ' krias mi!..
Mi perfidas ja cin, hontas pro malfortecon…
Ci ne tenu min per ĉi insida esper'.
Lasu min. Ne komencu ci dolĉ-paroladojn.
Kutimiĝis ci sole, kiel nenies vent'.
Estas ciaj malplenaj promesoj kiel antaŭ.
Diras mi kiel estas. Perfidas mi cin…
Mi ne serĉas absolvon — ĝi sentaŭga estas.
Konsciencon, honoron perfidas mi MIN.
Ĝuste je noktomez' mi senspur(e) malaperos…
2017

Tro malica
Domaĝe ke cí ne scipovas amí
Tenere, sincere tiel… Kaj konstante.
Dolore ci ŝiras fajn-fadenon ĉi,
Kunligis kiu nin absolute spontane.
Domaĝ(e) ci ne kredas animajn impet',
Ne sentas lum', ne antaŭĝuas feliĉon.
Nur vico de dolĉaj mensogoj ekster(e)
Disŝiras je partetoj cian konscion.
Mi tre volas savi ja kontraŭ dub' cin,
Konduki cin en nekonatajn lontanojn.
Mi petas, partonu min pro streboj ĉi.
Neniu ja scias kio estos finale…
Nen, ci ne scipovas nun ami ja ve
Konstante… Kaj tiel tenere, trememe…
Sed kia sen am' estas cia intenc',
Sen l' sent', kiu estas tiel multfaceta?
Ĝi brogas, ĝi donas sian lumon al ci,
loĝigas esperojn, dezirojn kaj revojn…
Pli ĝusta ol amo ja estas neni'
Kaj vivo sen am' — nur malplena momento,
2013

Tro malica
Je kio odoras aŭtuno?
17-a septembro
Mi amas aŭtunon. Foje, sidinte tuta horo en aŭtomobilo, mi faris tian skribaĵon:
Mi admiris aŭtunon kiu estas delonge enpaŝintaj en siajn rajtojn. Apude flaviĝinta, duone senfoliiĝinta arbo susuris per ortavolo… La folioj tremis, provis komenci sian flugon…
La pordoj de la aŭto periode malfermadis kaj en la salonon de la aŭto elanas odoro de aŭtuno.
Simila al nenio kaj kun nenio komparebla bonodoro.
dubinde ke iu el preterirantoj, enspiradante ĝin grandkvante, povis senti tutan belon de la kompozicio.
Fajnaj notoj de seka foliaro ĉarmas min preskaŭ tiel kiel aromo de frosta mateno…
Ĉiu sezono havas sian odoron. Sian neimiteblan guston.
Aŭtono odoras je malgajeco kaj oro…
Vintro je strida freŝeco…
Printempo iom dolĉigas…
Je kio odoras somero?..
Certe somero havas sian aromon: varmegan kaj sukan aromon de verdeco kaj floroj kaŭze de kiu la kapo turniĝas!..
Mi ne povas rememori ĝin…
Verŝajne de tio ke somero ĉiam prodigis min per sia odoro…
Estis multe da ĝi! Kaj mi ne rimarkadis tiun ĉi valoraĵon… Mi enspiradis ĝin per plena brusto en vantaĵo…
Kaj tiu ĉi aromo impete penetris hodiaŭ ŝtelmove… Unu sekundo kaj ĝi dissolviĝis… Perdis sin inter aliaj ordinaraj kaj konataj odoroj…
La longe atendata kaj necesa gluto de libero… Oni devas gardi ĝin. Mi povis ne rimarki ĝin, preteratenti, subtaksi… Sed tiel ne okazis.
Kaj tio ĉi estas bele:)
Kaj je kio odoras Via aŭtuno?
Tro malica
"Revo PLUS" Ĉapitro la deksepa. La bunta mozaiko. (Parto 1)
21-a aprilo 2024
"Beleco ĉeestas en ĉio, sed oni donacas vidi tion ne al ĉiu."
Konfuceo
La urbo de Sankt-Peterburgo estas riĉa de ĉiaspecaj famaj monumentoj kaj neripeteblaj arkitekturaj kreaĵoj, pri kiuj mi jam ne unufoje skribis supre. Unu el tiaj rekoneblaj arkitekturaj verkoj estas la ĉeftemplo de la resurekto de Kristo aŭ, kiel oni pli ofte nomas ĝin, la Savinto sur la sango.
Dum du semajnoj de nia loĝado en Sankt-Peterburgo ni kelkaj fojoj preterpasadis kaj preterveturadis, admirante ĝian belon neverŝajnan, helan, alforĝantan al si atenton. Kaj ĉiufoje ripetadis ke por ni indas apartigi unu tagon por viziti la preĝejon, por proksime esplorrigardi tutan ĝian arkitekturan inventemon.
Tagoj de nia vojaĝo iradis al sia logika finiĝo, tial matene de la sekva tago ni ekiris en historia centro de Sankt-Peterburgo kun la sola tasko por tiu ĉi tago – viziti la katedralo de la resurekto de Kristo havanta al nuna tago la statuson de muzeo.
La templo de la Savinto sur la elverŝita sango estas konstruita laŭ la ukazo de Aleksandro III je memoro de tio ke en la loko de ĝia konstruo je 1881-a jaro post kelkaj malsukcesaj provoj estis morte vundita lia patro – la imperiestro Aleksandro II.
La esprimo "sur la sango" montras sur sangon de la murdita caro, kiu ricevis de popolo la noblan kromnomon "la caro-liberiginto". Tiu ĉi aroganta kaj kruela murdo ŝokis la popolon de tiu tempo. Kiel diras iuj skribaj fontoj, kredantoj strebis atingi sur la loko de la tragedio por preĝi por la animo de la amata imperiestro. En la pasinta ili vidis ian similecon kun evangeliaj eventoj, komparante de la pereo de Aleksandro II kun la pereo de Jesuo Kristo, kaj ili nomis ĝin – la repago pro pekoj de la Rusia popolo. Do la ideo eternigi la memoron pri la martiro Aleksandro la filo de Nikolao konstruonte en la loko de tragedio templon trovis varman apogon de loĝantaro.
La konstruo de la Savinto sur la sango daŭris dudek kvar jaroj. Kaj je aŭgusto 1907-a jaro la katedrelo finfine estis konsekrita.
Per sia ekstera aspekto la monumenta ĉefpreĝejo iom memorigas la moskvan templon de Bazilo la Beata kaj plu kelke la moskvaj temploj plenumitaj laŭ plej bonaj tradicioj de la rusa arkitektura stilo. Tamen malgraŭ de evidenta simileco kun aliaj konstruaĵoj la Savinto sur la sango estas perfekte unika.
La kvarangula konstruaĵo, kies alto atingas 81 metroj, estas ornamita per diverskoloraj figuraj tabuloj, kokoŝnikoj, kaheloj, diverskoloraj tegoloj kaj per naŭ diverskoloraj kapoj (oritaj kaj emajlaj) rekoneblaj en la tuta mondo.
Kiam vi spektas ĝin el malproksimo la katedralo impresas je tre bela, juvela plenumita faraĵo, kiun oni volas preni sur manplaton, iom turnadi, tuŝadi, esplorrigardinte ĉiujn-ĉiujn filigranajn detalojn de talenta arkitekto.
Se serĉi iajn komparajn aspektojn, tiam ekrigardante la ĉeftemplon de flanko, en menson venas ia kukaĵa faraĵo, kiu estas plibeligita per ŝaŭmigita kremo kaj diverskolora glazuro. Tia facila, tenera, praktike senpeza estas, preter kiu oni ne povas iri ne retrorigardante. Sed kiam vi okazas ĉe ĝia piedo, tiam tuta tia facileco kaj aereco elvaporiĝas, kaj vi sentas tutan potencon kaj solidecon de la konstruaĵo tiom majesta kaj kreita kun granda senco.
Kaj efektive ke oni konstruadis la templon uzante plej novajn teknologion de siaj jaroj, faronte ĝin unu el la plej modernaj domoj de sia jarcento. Ĝian gigantan areon enspacantan en si ĝis 1600 homojn iluminis 1689 elektrolampoj – pri kio en tiu tempo povis nur revi aliaj kreaĵo.
Trafante en internon de la templo-muzeo, vi tuj mergas en specifan medion, plene praviganta sian titolon de la dua laŭ graveco kulta konstruaĵo de la urbo sur la rivero Nevo.
En eleganta dekoraciado de la templo oni uzis graniton, marmoron, emajlon, kupron, ortavolon kaj multe da unikaj mozaikoj, kiuj ludas tie dominan rolon. La aranĝo konsternas per sia plenumado majstreco kaj enverguro, okupante areon je 7065 kvadrataj metroj kaj estante unu el plej grandaj ekspozicioj sur nia kontinento.
Mozaikaj paneloj por bibliaj temoj praktike plene tegas murojn de la templo, ĝian pilonojn kaj altajn plafonojn, kaj la plankon beligas helaj ornamoj el italia marmoro. Pro tiu ĉi neordinara bunto kaj kontrasto la ĉefpreĝejon oni nomis kiel la aŭtentika «muzeo de mozaiko».
Okazante interne, vi ne ĉesas miri majstrecon kaj fervoron de tiuj homoj, kiuj ne mallevante brakojn kreadis superbajn ĉefverkojn, enmetante en ilin specialan sencon kaj peceton de animo.
En la templo malgraŭ homamaso da turistoj kaj la titolo de muzeo reĝas silento kaj kvieto. Tie ŝvebas spirito de ia sublima kaj serena, kvazaŭ mil preĝoj, petantaj pri favoro Dion aŭ repagante al Li laŭmerite, plektis en muroj de katedralo nevideblajn materion, kiu ŝpareme gardas la memoron pri la tragedia okazaĵo, sur kies loko oni starigis tiun ĉi reĝantan vorkon.
Dum la tempo de nia loĝado en Sankt-Peterburgo ni sukcesis viziti tri ortodoksajn templojn, kaj ĉiu lasis sian neforviŝeblan premsignon, dividante sian neripeteblan belon kun ni. Tute ni ne kapablas doni preferon, kiu el ili efektis plej grande, ĉar ĉiu el la konstruaĵoj gardas en si ian pikantecon, posedas sian energion, vekas neimiteblajn emociojn, mirigas kaj ĝojigas la okulojn.
Tro malica
Aŭtentika viro – kiu estas li?
Aŭtentika viro – kiu estas li?
Saluton el 2010-a jaro, oni demandis min kaj mi respondis:
Oni ofte diras: Viro – devas esti viro! Sed ja ĉiu havas siajn imagojn pri tiu ĉi konto…
Mia opinio: viro devas esti inteligenta, respondeca kaj lerta (nen, li devas povoscii absolute ĉion!.. sed ne devas per ĉiu vojo eviti laboron…).
Scipovo iri al kompromiso – estas ankaŭ unu el gravaj kvalitoj (mi opinias ke povas cedi nur forta kaj saĝa. Kaj tie ĉi la parolo estas ne pri virinoj… cedi al infano, cedi al amiko, cedi al gepatroj… Cedi sed ne al ĉiu kaj ne ĉiam! Sed ekzakte scii al kiu kaj kie oni povas cedi kaj al kiu je neniu okazo… Tio do estas: Lerteco iri al kompromiso laŭ mia kompreno)
Ne malgrande signigas – absorbiĝo de iu ajn, ne sencela disipado de vivo, sed ia konkreta, per iu oni povas interpreti ĉiujn sunsubirojn kaj mateniĝojn… konsekvencon de farado. Mi ne komprenas kiam oni diras la unuan, faras la duan, pensas la trian…
Kaj plu ke reprezentanto de la forta sekso nepre devas ami sin… Ne esti memŝatema, sed ĝuste ami sin… Se homo ne amas sin kaj ne respektas, kiel la aliaj povas ami kaj estimi lin?
Entute ĉiu suprecititaj kvalitoj devas ĉeesti en Ĉiu Normala Homo…
Mi ne povas apartigi ian neordinaran, kiun viro devas havi, kaj je neniu okazo virino…
Vireca, forta kaj fidinda eventuale povas esti ankaŭ virino. Kaj viro eventuale povas esti vundebla, nedecidema, facilanima… Aŭ malgraŭ ĉio ne povas?
Verŝajne ke je la unua vico ĝuste tiu Virino, kiu volas vidi en viro tiujn ĉi kvalitojn, faras lin je Viro, enmetante en lin forton, fidindecon, persistecon!)
Tro malica
Lun' reflektas akve sin
Kvazaŭ en pura spegulo
Cent planedoj plu post ĝi
Estas kun neteraj urboj...
Loĝas ja marsanoj tie,
Estas nur stel' ni por ili,
Ili faras vivon sian…
Vidis iu ilin iam?
Ŝvebas dorme mi al ili,
Mi en universo flugas.
Mi sur un' el steloj brilaj
Sidas balancante l’ krurojn.
Tenas en man' floron mi de
Eksterordinara belo.
Kaj subite mi vekiĝas
Sonĝis tion – mi komprenas...
2001

Tro malica