Julianna Ko (de 40 jaroj) - estas rusa poetino kaj pentristino.
Ŝi loĝas en la Irkutska regiono ke apud la lago Bajkal.

Jen kiel ŝi skribis pri si mem:
"Bonan tagon al ĉiuj.
Mia nomo estas Kondratjeva Julia, sed en reto pli ofte mi aperas sub pseŭdonimo Julianna Ko.
Mia aĝo estas 31 (rimarko: jam 40, ŝi naskiĝis je 9 aŭgusto 1985), malgraŭ kuracistoj aŭguris al mi maksimume 6 jarojn de vivo. Mi estas gaja, vivĝoja, kreema persono)) Mi interesiĝas pri ĉio poiomete... Mi ŝatas librojn, bestojn, ĉokoladon kaj bonajn filmojn. Mi estimas homojn pro ilia honesto, helpemo kaj kapablo fari agojn. Mi revas ekvidi Sankt-Peterburgon)) (rimarko: jam ŝi vidis somere 2017: ĉe templo “Savanto sur sango” kie teroristoj mortigis la imperiestron Aleksandr II). Mi preskaŭ ne havas vakan tempon, ĉar mi opinias ke “La mondo estas enua por enuaj homoj!”. Mi penas trovi belecon en bagateloj kaj mi trafasridulo.gif De frua mia infaneco mi skribas versojn, pentras kaj laŭ ebleco mi esploras internan mondon de ĉiu renkontita individuo en mia vojo.
Je la 2013 jaro aperis mia la unua versaro, kiu tre rapide disflugis interne la lando kaj eksteren trans la limo. Mi ne havas laŭtajn titilojn, grandajn dekoraciojn kaj aliajn literaturajn gratifikojn. Mi ne revas famon kaj popularecon. Mi simple volas, ke miaj versoj kaj prozoj havu rajton vivi. Mi estas nur konduktoro, kiu ŝuldas doni ŝancon al ĉi tiu liniojn, degnita de io desupre...
Kaj por tiuj, kiuj nenion scias pri mi:
Ĉiuj homoj, sendepende de ilia familia statuso, konfesio, situacio en socio, kresko, staturo, koloro de haŭto kaj dikeco de monujo, revas feliĉon. Feliĉo estas ja tiel simpla. Simpla. Kaj neelporteble komplika... Speciale kiam en cia vivo dependas de ci nur iometo. Kiam oni senigis cin eblo fari tion, kion ci volas. Kiam Universo, limiginte cian liberon, ŝlosis cin en kvar muroj... Ŝlosis cin en cia korpo, kiu ne estas kapabla obei ciajn, eĉ la plej senkulpajn, dezirojn. Ĝi, kvazaŭ sekiĝanta aŭtuna arbo, kun ĉiu tago perdas forton kaj belecon. Ĝi mortadas...

Mi naskiĝis absoluta sana infano: rozvanga, fortika knabino, havanta nenian deklinon je disvolviĝo. Tamen en unu tempopunkto la Mondaranĝo decidas superskribi scenaron de mia sorto. Kromefiko de vakcinado de poliomjelito transturnis mondon de miaj gepatroj, kiam mia aĝo pleniĝis je kvin monatoj. Tempo iradis, la knabino malfortiĝis, kuracistoj panike penadis difini diagnozon... Injektoj, klinikoj, masaĝoj, eksperimentoj, vojaĝoj laŭ la lando, serĉoj pri miraklaj herboj, eminentaj kuracistoj kaj pri aliaj lucernoj de diversa scienco... Kaj la verdikto: ŝi neniam paŝos.
Mi ne povas diri kun plena certeco, se tio ĉi estis fakte, aŭ tio ĉi estas simpla frukto de mia fantazio, sed memoro trude pentras al mi nebulan rememoron pri infana, petega voĉo: “Panjo, ne ploru!.. Mia panjo devas esti bela kaj feliĉa!”. Esti feliĉa estas tre simple...
Kiam mi iĝis 10, de iu el niaj familiaj konatoj mi plue aŭdis plendon kontraŭ vivo. Absolute sana kaj neniel ŝarĝita homo asertis ke li estas malfeliĉa, ke vivo ne justas al li... Li suferis, ploris kaj malamis sian estecon. Ŝajne rekte tiam mi firme komprenis ke mi ne volas esti tia. Ĉirkaŭe de tiam min atingis nocio: MI NENIAM PAŜOS. Mi ne havos familion, gefilojn, apartamenton kaj propran teleregilon de televidilo. NENIAM. Sed ŝajne jam tiam mi estis komprenanta ke estas aĵoj multe pli grava...
Mi reale ne tre misagordiĝis, ne ploradis, skoldadis la aliajn kaj bedaŭradis min... Ĉio ĉi ne gravas. Nur plu ne vidi panjajn larmojn. Ne doni al ŝi motivon por malgajeco. Esti feliĉa... Kaj neniam, neniam simili homon kiu malrespektis sian propran mondon. Rideti... Ĉiam. Vivi kaj rideti, memorfiksante ĉian momenton kaj ĝui ĝin! Ensorbi en mi tutan belon, tutajn odorojn kaj sonojn sen restaĵo. Vivi malgraŭ ĉio!..
Mi komencis skribi versojn... Stultajn, ne havantajn je eksplicitaj linioj, kiuj teksadis sin singarde kaj ne lerte. Mia la unua sensperta verso perdis sin en amaso de miaj plenskribitaj folioj... Ĝi profundiĝis en nekonatecon, lasinte premsignon per kurta, sensenca linio kiu nur ridetigas. Post estis plu multe da provoj de komponadoj. Sukcesaj kaj ne tre. Mia fantazio postulis pluan naĝadon laŭ senlima oceano de inspiro. Kaj mi skribis... Pri skolo, geknaboj, ŝatataj bestoj... Infanaj, naivaj versoj pri diversaj temoj ŝpiniĝadis rare, tamen ĉiufoje tiu ĉi ago por mi similas magion.
Je mia 16 jaroj kiu el parencoj legis miajn artajn provojn krei kaj proponis skribi ion ajn pri mi, ion, kio estis reflektonta de miaj ideoj, sentoj... Mi enpensiĝis. Kaj ekrigardinte en min, mi skribis... Tiun verson mi timis demonstri al iu ajn. Tamen superpovinte min mi aperigis ĝin al panjo. La verso, kiu komencis per vortoj “Kiel malbone ne povi paŝi...”. Mia la plej amata homo, mia heroo estas mia panjo, leginte mian verson, diris “Dum havas ideojn – skribu!”. Kaj mi komencis skribi pli multe kaj pli dense. Skribi pri ĉio. Skribi ne timante “neĝustajn” ideojn. Skribi pri mi.
Poste mian verson oni presis en loka ĵurnalo. Je spuro plu unu ... kaj plu. Ĉiufoje mi timetas meti eksteren pecon de mia animo por montro, ĉiufoje mi dubis pri mi, ĉiufoje mi timis riproĉojn kaj miskomprenon... Sed, al mia surpriziĝo, homoj trovis en linioj ion sian, ion proksiman kaj kompreneblan al ili. Tio ĉi entuziasmigadis min kaj igadis min denove kaj denove krei.
Je la 2007 jaro mi konatiĝis kun homo, kiu eksemis en mia subkonscio ideon – eldoni libron. Li volis publici ĝin mem, sed niajn vojojn diskondukis tempo. Tamen la ideo restis. Mi fariĝis pripensanta kiamaniere eldoni libron je signo de memoro kaj profunda danko al li – al la homo, kiu okazis lerta veki interne de mi fidon je mi. Al la homo, kiu helpis min trovi absolute novajn formojn de inspiro. Al li kaj al ĉiuj ĉi, kiuj estis netakseblaj donoj de la ĉielo! Al homoj, kiuj entuziasmigadis, gajigadis kaj plenigadis mian vivon per helkoloraj sentimentoj.
Ni ĉiuj estas egale solaj. Egale ni serĉadas komprenemon kaj apogon. Egale timadas nian misojn, ofte dubadas kaj milte revadas!.. Tamen nia fortuno dependas nur de ni. De nia volo akiradi. De nia kapablo oferi kaj fordoni. De la scipovo fidi je ni kaj neniam subfali."
Amas mi nian mondon...
Amas mi nian mondon ĝis tremo,
Do momentoj de nova tag'
Estas nekompareblaj,
Plezuraj gemoj...
La mond' belas, mi ĝojas en vag'!..
Mia ĉia nova mateno
Volas varti min kun pacienc' -
Min dorlotas minutoj,
Sekundoj tenas
En senranda hora sekvenc'...
Kio venos kun suna lumo?
En kvieto mi, en silent',
Ho, okulojn fermas,
Revas ion dume,
Ĉar ĉi tio estas farend'...
Fantazias mi neeblecaĵojn,
Neverŝajnas ilia atend':
Mi brakumas parencojn,
Amikajn vizaĝojn -
Simpatias fidinde kies...
La mond' belas...
Fortuna don' velas
Laŭ ebleca mar', estas plen'.
Ni paŝadas stumblante,
Je vojoj liberas,
Ni favoras elekti ja mem!..
2011