Amon elektas do mi kaj mi iras ĝis fin'!
Amon elektas do mi kaj mi iras ĝis fin'!
Eĉ ĉiuj diras: «Ne estas Am' longe sur Ter'».
Eble ke lacis jam koroj de ŝajna feliĉ',
Ili mellernis ja vidi sinceran helec'.
Simple malŝparis esperon do vane pri Am',
Ili ripetas denove: «Ne estas plu Amo sur Ter'».
Kiel batalant' ke subfalis en fina batal',
Kredon je venka aŭroro perdinte moment(e).
Ili nur paŝis obskuren kaj dronis en ĝi,
Ĉiujn valorojn konvertis en cindron kaj polv'.
Per griza ombr' inter centoj da ombr',
Korojn de homoj posedis miskomprena tim'.
Kiel blindul' ili vivas, obeante ĝin,
Novajn cikatrojn sur koro kaj vundojn timant(e).
Kaj tra la mondo ekspresoj disflugas rapid(e),
Sian rakontonte absurdan teruran plan':
«Vivi sur Tero amante nek iun por ĉiam!
Malestimante eĉ Lumon, neante Am', Bon'!
Se kredi — tiam absolute simple je si!
Kaj al neniu donacante inspirajn vort'!»
L' mond' en nenion… Sed ni povas savi ja ĝin,
Se ekbruligi en kor' de Am' varman radi',
Se post ĝi simple trairi ĝis venka finiŝ'
Tra nebul' de densaj nuboj da senelirec'!
Kaj se ekkedi, al revoj fordoni se nin,
Deĵeti de ni l' katenon d' neleveblaj ĉen',
Se en anim' ni konstruus templ' d' neprofitem',
Ja sorĉan Amon donante al ĉiu sen lim'!
Eblas eksavi la mondon, ŝanĝonte mem nin…
Simple malfermi animon, enlasante Lum'.
Mia elekt': vivi kun plena forto amant(e),
Eĉ ĉiuj gurdas ke Amo ne estas de long(e)!
Eĉ kiam oni prezentos ja ĉiun argument',
Skuinte l' mondon, kolektinte ja ĉiun fakt',
Ŝlosos en cirkl' d' cirkonstancoj konscion por ĉiam,
Mondon sen Am' akceptinte kiel komuna form',
Mi kiel antaŭ laŭiros laŭ mia stranga pad'…
Eĉ ĉiuj diras: «Ne estas Am' longe sur Ter'»!
Antaŭen! Kor' estas kun hela, tre arda fajr',
Ĝi do radias vivigan ja Lumon de Am'!
