Lernej-kort', rid' d' amikinoj.
L' plej sonora, la plej pura.
Nudpiedaj ja knabinoj
Sur varmetaj flakoj kuras.
Nia lerneja pendolo
Nun balancas jam aliajn.
Mi sopiras pri l' lernejo.
Adoltiĝis ni rapide.
(refreno)
Leteretoj kun kolomboj daŭras flugi el infaneco,
Maltrankviligas memoron kaj ne povas malaperi.
Mi renkontas d' temp' al tempo de lernejo amikinojn.
Tio okazis iom dolore. La lernejo, mi sopiras.
Lernis ni, ni enamiĝis,
Ni dividis je arkanoj.
Sagis foren dek jaroj tiuj,
Sonoris sonor' la lasta.
En septembr' pordojn malfermos
Ci por aliaj geknaboj.
La lernejo, mi ne kredas
Ke senrevene ĉio forpasis.
(refreno)
Al mi kaŝe sonor' sonoris,
Sur anim' langvoro estas.
En septembro mi denove
Ekos sidi je kajero.
Skribos mi pri miaj revoj
Al tiuj kiuj estis apude.
Mi sopiras pri l' lernejo,
Pri geknaboj, pri kunuloj.
(refreno)
La lernejo, mi sopiras, mi sopiras.
La lernejo, mi sopiras, mi sopiras.
La lernejo, mi sopiras, mi sopiras.
Tio okazis iom dolore.
La lernejo, mi sopiras, mi sopiras.